Kia Esperantisto vi estas?

Vi rajtas doni pli ol unu respondon al la sama demando.

Por mi Esperanto estas...

artificala linguo kun multa desavantaji. Esas bone reformar la linguo.
lingvo en kiu mi helpas organizi grupojn, projektojn, aranĝojn aŭ seminariojn
bela lingvo por renkonti aliajn kun natura kaj sana vivstilo
lingvo bona sed tro komplika
transnacia kulturlingvo de alternativa komunikado kaj NE internacia helplingvo de granda komunikado
lingvo por vojaĝi de lando al lando, gastiganto al gastiganto
I don't like Esperanto.
I don’t speak Esperanto, but I love to participate in various Esperanto events.
lingvo bela ĉar enestas la vortoj hundo, ŝafo kaj ŝranko.
ege utila, ĉar Brazilo estas la ĉefurbo de Esperantio
interesa planlingvo kun multe da parolantoj
lingvo, kiun mi uzas en miaj emeritaj jaroj
bona maniero renkonti knab(in)ojn por flirti, kisi kaj pli
lingvo vaste uzata en la interreto
bonega por instruigi al aliaj homoj. Ju pli da parolantoj oni kreas, des pli bone.
genia kreaĵo de Majstro Zamenhof
bela vehiklo por poezii, muziki kaj transiri la limojn de kreado
Mi estas komencanto.
bonega maniero renkonti amikojn, kiuj ŝatas min

Mi ŝatas renkonti aliajn Eperantistojn...

I've have had many Esperanto-speaking friends for a long time, but I don’t speak Esperanto to them.
Mi ŝatas babili kun aliaj lingvolernuloj kaj planlingvistoj.
en kulturaj festivaloj
en natura komunumo da pozitivaj homoj
en vegetaraj restoracioj
Mi kunsidas kun aliaj organizantoj kaj aktivuloj. Mi ankaŭ renkontas partoprenantojn.
Me preferas renkontrar altra Idisti.
en loka klubo kun aliaj maljunuloj
apud busta skulptaĵo de Zamenhof
por havi bezonatan interhoman kontakton
en Germanio
en iliaj domoj, kiam mi gastas ĉe ili.
en la dancejo de junulara festego kiel IS
I'm not interested in Esperanto.
en interretaj babilejoj, per retpoŝto kaj en soc.culture.esperanto
en Finnlando dum la 80-aj jaroj
Mi estas komencanto.
en Brazilo
en mia ĉiutaga vivo, ĉar mi konvertas ilin al Esperanto

Mia preferata verkaĵo, kanto aŭ dokumento estas...

vegetaraj kuirlibroj
www.google.com en Esperanto
Sola, sola, soooooola
taoismaj kaj zenbudhismaj poemoj
Pasporta Servo
La Infana Raso de William Auld
I've been learning Esperanto for a some time now, but I'm not ready to use it yet.
Hino Nacional Do Brasil
La Espero kaj Ho mia kor'
horaroj de busoj kaj trajnoj
gazeto Esperanto kaj ĵurnaloj
La Bamba!
iu ajn verkaĵo en planlingvo
Mi estas komencanto.
aliĝilo, kiun mi kreis
facile lerneblaj kantoj aŭ rakontoj por varbi novajn Esperantistojn
La Manifesto de Raŭmo
Esperanto is not for me.
Dicionario di Ido

Se Esperanto ne ekzistus...

I don't care about Esperanto.
mi ne havus sufiĉe da mono por vojaĝi tra la mondo
tiam eble Majstro Zamenhof estus kreinta alian projekton
mi certe havus multe pli da libera tempo!
tiam mi partoprenus en alia mem elektita diaspora minoritato
Mi estas komencanto.
tam plu bone!
tiam mi ankoraŭ ne fumus tabakon
tiam mi serĉus alian lokon por orgiumi
I like to go to Esperanto gatherings without speaking Esperanto!
tiam mi verkus aŭ muzikumus en mia gepatra lingvo
tiam mi eble lernus aŭ kreus alian planlingvon
tiam mi parolus portugale pli ofte
tiam estus granda manko en la mondo
tiam mi parolus Tokiponon, la lingvon de bono
tiam mi devos uzi la anglan pli ofte en Interreto
tiam mi parolus la germanan ĉiutage
mi neniam estus renkontinta miajn plej karajn amikojn

Mi volas...

ke homoj alvenu al rendevuo akurate
vojaĝi dorsosake sen fiksita hejmo
rememori mian junecon kaj ami miajn genepojn.
havi belegan pentraĵon de Zamenhof sur mia muro.
lerni Esperanton.
amori.
amikojn
pristudi aŭ krei planlingvojn
novan komputilon
ke la aranĝoj, kiujn mi organizas, sukcesu.
I'm not into Esperanto.
ke plusa homi lernez Ido.
ke Esperanto kapablu esprimi ion kulture originalan kaj internacie valoran
gajni literaturan premion
One day I may learn Esperanto, but for now I just love the Esperanto atmosphere.
plisimpligi la vivon
ke ĉiuj lernu Esperanton.
publikigi librojn pri spiritismo
eviti viandon.

Reen al la Lingva Superrealejo de Sonja


[ Reklamoj: Empty or InValid Ad file
]