UNUA KANTO
Strofo 2: La leganto invitata al la plezuregoj
Leganto, eble vi volas, ke mi malamon alvoku en la komenco de ĉi
tiu verko! Ĉu vi kredis, ke vi ne lante kaj majeste snufados,
baniĝante en sennombraj plezuregoj, laŭ via plaĉo en viajn
orgojlajn naztruojn, larĝajn kaj maldikajn, dum vi turnos vin
por montri vian ventron, same kiel ŝarko en la bela kaj nigra
aero, kvazaŭ vi komprenis la gravecon de ĉi tiu ago kaj la
gravecon ne malpli grandan de via laŭrajta apetito, ties ruĝajn
vaporojn? Mi certigas al vi, ke ili ĝojigos ambaŭ senformajn
truojn de via hida muzelo, ho monstro, se vi antaŭe klopodas
fari tri mil sinsekvajn enspirojn de la malbenita konscienco de l'
Eternulo! Viaj naztruoj, kiuj estos senmezure dilatitaj pro
neesprimebla kontenteco, pro senmova ekstazo, petos nenion pli
bonan de la aero, balzamita kvazaŭ de parfumoj kaj incenso, ĉar
satigos ilin perfekta feliĉo, kiel tiu de la anĝeloj, kiuj loĝas
en la paco kaj majesteco de l' agrabla ĉielo.
| Reen al strofo 1 | Ek al strofo 3 |
Glosoj
lante: malrapide
snufi: (tr) forte enspiri en la nazon
orgojlo: malhumila fierego
hida: naŭze malbela
muzelo: nazbuŝo de besto
Bonvolu sendi lingvajn komentojn, kritikojn kaj ideojn al Sonja Elen Kisa