DUA KANTO
Strofo 4: Kuranta knabo ignorata de la fiŝecaj pasaĝeroj
Estas noktomezo. Oni ne plu vidas eĉ unu omnibuson de la Bastilo ĝis Madeleine-placo. Mi eraris: jen unu, kiu subite aperas, kvazaŭ leviĝante de sub la tero. La kelkaj
malfruaj preterpasantoj atente rigardas ĝin, ĉar ĝi similas neniun alian. Sidas sur la imperialo homoj kun senmovaj okuloj kiel tiuj de mortinta fiŝo. Ili
estas enpakitaj unu kontraŭ la alia kaj ŝajnas senvivaj; ĉiaokaze la laŭregula
maksimumo da pasaĝeroj ne estas superita. Kiam la koĉero donas vipobaton al siaj ĉevaloj, ŝajnas, ke skuas la vipo lian brakon kaj ne lia brako la vipon. Kio povus esti tiu aro da strangaj kaj mutaj estaĵoj? Ĉu ili estas Lunanoj? Tion oni iafoje emus kredi, sed ili pli
similas kadavrojn. La omnibuso, impetante
por atingi la lastan stacion, antaŭvoras la spacon kaj krakigas la
pavimerojn... Ĝi forveturas!... Sed senforma maso persistas postkuri ĝin sur la
spuroj meze de l' polvo. "Haltu, mi
petegas vin, haltu! Miaj kruroj estas ŝvelintaj de kuradi la tutan tagon... mi ne manĝis de hieraŭ... miaj gepatroj min
forlasis... mi ne plu scias kion fari... mi volis reiri hejmen kaj mi baldaŭ
estus tie, se vi donus sidlokon al mi... mi estas okjara knabeto kaj mi fidas
vin." Ĝi forveturas!... Ĝi
forveturas!... Sed senforma maso persistas postkuri ĝin sur la spuroj meze de
l' polvo. Unu el la pasaĝeroj, kun
frida okulo, kubutpuŝas sian najbaron kaj ŝajnas komuniki al li sian
malkontentecon pri la arĝentaj ĝemoj, kiuj trafas sian orelon. La apudulo nepercepteble kapjesas kaj tiam
reprofundiĝas en la senmovecon de sia egoismo kiel testudo en sian
karapacon. La trajtoj de la aliaj vojaĝantoj
ĉiel esprimas la samajn sentojn kiel tiuj de ĉi du. La krioj ankoraŭ aŭdeblas dum du aŭ tri minutoj, ĉiusekunde pli ŝiraj. Oni vidas fenestrojn malfermiĝi laŭlonge de
l' bulvardo, kaj konsternitan vizaĝon kun lanterno en la mano, post rigardi al
la ŝoseo, impete refermi la fenestrokovrilon por neniam plu reaperi. Ĝi forveturas!... Ĝi forveturas!... Sed
senforma maso persistas postkuri ĝin sur la spuroj meze de l' polvo. Inter tiuj ŝtonuloj, nur unu junulo,
absorbite en revado, ŝajnas senti kompaton pro la malfeliĉa okazaĵo. Sed li ne aŭdacas levi sian voĉon favore al la
infano, kiu kredas ankoraŭ povi atingi lin per siaj etaj dolorantaj kruroj, ĉar
la aliaj homoj ĵetas al li aŭtoritatajn rigardojn de malestimo, kaj li scias, ke
li povas nenion fari kontraŭ la plimulto. Kun kubutoj apogitaj sur la genuoj kaj kapo inter la manoj, li
konfuze miras, ĉu tion oni vere nomas la homa bonfaremo. Li tiam komprenas, ke tio estas nur vana
esprimo eĉ ne plu trovebla en la vortaro de poezio, kaj li malkaŝe konfesas
sian eraron. Li diras al si: "Fakte,
kial zorgi pri eta infano? Ni
preterlasu lin." Tamen, brulanta larmo
fluetas sur la vango de la ĵus blasfeminta junulo. Kun peza koro li mane viŝas al si la frunton, kvazaŭ por
dispeli nubon, kies maldiafaneco eklipsas lian inteligentecon. Li baraktas en la jarcento, en kiun li estas ĵetita,
sed senutile. Li sentas, ke li ne apartenas ĉi tie, kaj tamen li ne povas
eskapi. Terura malliberejo! Abomeninda fatalo! Lombano, de tiu tago mi fieras pri vi! Mi ne ĉesis observi vin, dum mia vizaĝo spiris la saman
indiferentecon kiel tiu de la aliaj pasaĝeroj. En gesto de indigno, la junulo ekstaras kaj volas retiriĝi por ne
partopreni, eĉ kontraŭvole, en malbona ago. Mi signas al li, kaj li residiĝas al mia flanko. Ĝi forveturas!... Ĝi forveturas!... Sed
senforma maso persistas postkuri ĝin sur la spuroj meze de l' polvo. Subite la krioj ĉesas, ĉar la knabeto
stumblis kontraŭ elstara pavimŝtono kaj falante vundis al si la kapon. La omnibuso malaperis ĉe la horizonto kaj restas
nur la strato silenta... Ĝi forveturas!... Ĝi forveturas!... Sed senforma maso
ne plu persistas postkuri ĝin sur la spuroj meze de l' polvo. Vidu tiun ĉifonulon, kiu pasas, klinite
super pala lanterno: li havas pli da bonkoreco ol ĉiuj siaj homfratoj en la
omnibuso. Li ĵus levis la infanon. Estu certa, ke li resanigos lin kaj neniam
forlasos lin kiel faris ties gepatroj. Ĝi
forveturas!... Ĝi forveturas!... Sed de sia starloko, la ĉifonulo persistas postrigardi ĝin sur la spuroj meze de l' polvo!... Stulta kaj
idiota raso! Vi pentos pri via
konduto. Tion diras mi al vi. Vi pentos, jes ja, vi pentos! Mia poezio celos nur per ĉiuj rimedoj ataki
la homon, tiun sovaĝbeston, kaj la Kreinton, kiu devis neniam naskigi tian
paraziton. Amasiĝos volumoj sur volumoj
ĝis la fino de mia vivo, kaj tamen oni trovos ja nur tiun solan ideon
konstantan en mia konscio!
| Reen al kanto 1, strofo 14 | Ek al kanto 4, strofo 2 |
Glosoj
Bastilo: malliberejo en Parizo
imperialo: supera, surtegmenta sidetaĝo de veturilo
koĉero: veturigisto de ĉevaltirata veturilo
pavimeroj: ŝtonoj etenditaj kiel tegaĵo sur la grundo de strato
maldiafana: kiu ne tralasas lumradiojn
ĉifonulo: malriĉa vagulo kun eluzitaj, disŝiritaj vestaĵoj
Bonvolu sendi lingvajn komentojn, kritikojn kaj ideojn al Sonja Elen Kisa