Ĉina ŝako estas ludo iom simila al okcidenta ŝako.
Fakte ili havis komunan pra-ludon, nomita "ĉaturago". En la ĉina
lingvo, ĉina ŝako nomiĝas 象棋 aŭ (laŭ la pinjina latinigo) xiàngqí, kiun oni povus esperantigi al
ŝjangĉio.
La ludo estas iom pli vigla ol okcidenta ŝako, ĉar
la barilo de peonoj estas multe malpli granda kaj ĉar
la kanonoj (vidu
sube) saltas por kapti, kio igas ilin pli danĝeraj frue en la ludo. Krome, dum en
okcidenta ŝako la batalo kutime koncentriĝas en la centraj vicoj de la
tabulo dum la plejparto de la ludo, en ĉina ŝako la batalo ofte
ŝajnas okazadi samtempe ĉie sur la tabulo. La reciprokaj cedoj inter
atakemo kaj defendemo estas do pli evidentaj en ĉina ŝako.
Ĉina ŝako ludiĝas sur speciala tabulo. Male al okcidenta ŝako, kie oni ludas la ŝakpecojn ene de la ĉeloj, en ĉina ŝako oni ilin ludas sur la kruciĝoj, nomataj punktoj. Do efektive temas pri tabulo kun 9 oble 10 punktoj.
Je ĉiu flanko de la tabulo troviĝas palaco, granda je 3 oble 3 punktoj. Ĝi estas markita per X-forma kruco. La reĝo kaj la gardistoj ne rajtas eliri la palacon.
En la mezo inter la du regnoj troviĝas rivero.
Ĉiu ludanto havas jenajn figurojn: 2 turoj, 2 ĉevaloj, 2 ministroj, 2 gardistoj, 1 reĝo kaj 5 peonoj. La komenca aranĝo estas jena:
| Kun Ĉinaj figuroj | Kun okcidentigitaj figuroj | |
|---|---|---|
![]() |
![]() |
![]() ![]() ![]() ![]() |
TuroLa turo estas la plej potenca peco ĉar ĝi povas moviĝi senlime da punktoj horizontale aŭ vertikale, antaŭen aŭ malantaŭen, same kiel en okcidenta ŝako. Do ĝi regas pli da punktoj ol iu ajn alia ĉina ŝakpeco. En la ĉina lingvo, ta turo nomiĝas jū
(車 aŭ 车), kiu signifas "ĉaron". |
![]() |
![]() ![]() ![]() ![]() |
ĈevaloLa ĉevalo moviĝas je unu punkto horizontale aŭ vertikale, tiam je unu punkto diagonale foren de sia komenca pozicio. Male al okcidenta ŝako, en ĉina ŝako la ĉevalo ne rajtas supersalti alian figuron. Tio signifas, ke se peco (amika aŭ malamika) troviĝas tuj apud la ĉevalo, tiam la ĉevalo ne povas moviĝi en tiu direkto. En la ĉina, la ĉevalo nomiĝas mǎ (馬 aŭ 马). |
![]() La kvadrata figuro baras la maldekstran vojon. |
![]() ![]() ![]() ![]() |
Ministro (aŭ Elefanto)Ministro ĉiam moviĝas precize 2 punktojn diagonale, antaŭen aŭ malantaŭen. Krome ministro ne rajtas transiri la riveron kaj havas do defendan rolon. Do estas sume nur 7 punktoj sur la tabulo, kiujn ministro povas iam okupi. La ministro ne saltas: ĝi ne rajtas moviĝi en iu direkto se alia figuro baras la vojon. En multaj tradukoj la ministro nomiĝas elefanto. Fakte,
en la ĉina lingvo, la ruĝaj nomiĝas "ministroj", xiàng (相), kaj la nigraj estas
"elefantoj" aŭ xiàng 象.
Tiuj du vortoj estas ja homonimaj en la ĉina. Malgraŭ la malsamaj
nomoj, la pecoj kondutas tute same. |
![]() La kvadrata figuro baras unu vojon. |
![]() ![]() ![]() ![]() |
GardistoLa gardisto estas la plej malforta peco, tamen ĝi utilas por protekti la reĝon. Ĝi povas moviĝi nur diagonale je unu punkto. Ĝi ne rajtas movi horizontale aŭ vertikale kaj ĝi devas ĉiam resti en la palaco. Tio signifas, ke entute estas nur 5 punktoj, kie gardisto povas esti aŭ iri. En ĉina skribo, la ruĝa gardisto estas 仕 kaj la nigra 士. Ambaŭ
prononciĝas shì. Oni iafoje tradukas ĝin kiel "helpisto", "konsilisto"
aŭ "mandareno". | ![]() |
![]() ![]() ![]() ![]() |
ReĝoLa reĝo estas la plej grava figuro sur la tabulo: se vi matigas (kaptas) la malamikan reĝon, vi venkas. La reĝo moviĝas je unu punkto horizontale aŭ vertikale, kaj ĝi devas ĉiam resti en la palaco. La reĝo ne rajtas iri diagonale. Se estas nedefendita malamika peco ie apude, kien la reĝo povas iri, tiam la reĝo rajtas iri tien kaj kapti la pecon. Speciala regulo: En la ĉina lingvo, la reĝo nomiĝas
"generalo". La ruĝa estas shuài (帥) kaj la nigra jiàng (將). | ![]() Tiu reĝo ne rajtas iri dekstren, pro tio ke li vidus la aliflankan reĝon. |
![]() ![]() ![]() ![]() |
KanonoLa kanono estas unika pro tio, ke ĝi moviĝas malsame ol ĝi kaptas: Kiam ĝi simple moviĝas (sen kapti), la kanono agas kiel normala turo. Sed kiam ĝi kaptas, ĝi moviĝas horizontale aŭ vertikale kaj devas supersalti unu alian pecon (amikan aŭ malamikan) antaŭ ol kapti. La supersaltita peco ne estas tuŝita per la movo, kaj ĝi povas esti iu ajn en la sama vico aŭ kolono inter la kanono kaj la kaptota peco. Kanonoj nur kaptas kiam ili saltas kaj nur saltas kiam ili kaptas. Do tutsame, kanono ŝakigas (minacas) la reĝon se ĝi troviĝas en la sama vico aŭ kolono kiel li, kun precize unu peco ie ajn inter la kanono kaj la reĝo. Kanonoj ĝenerale pli utilas en la komenco de la ludo, ĉar tiam pli abundas aliaj pecoj por supersalti. En la ĉina, la ruĝa nomiĝas pào (炮) kaj la nigra bào (砲) | ![]() La kanono moviĝas kiel turo. ![]() Sed por kapti la verdan figuron, ĝi devas supersalti alian. |
![]() ![]() ![]() ![]() |
PeonoEn ĉina ŝako, peono moviĝas unu punkton rekte antaŭen. Kiam li atingas la alian flankon de la rivero, tiam li rajtas movi unu punkton antaŭen aŭ flanken. Peonoj neniam moviĝas malantaŭen. Male al okcidenta ŝako, peonoj neniam iras diagonale. Ili do kaptas tutsame kiel ili moviĝas. Ĉiflanke de la rivero, peono povas kapti nur pecon rekte antaŭe de ĝi, kaj trans la rivero ĝi povas kapti ankaŭ horizontale. Krome, peonoj neniam rajtas moviĝi je 2 punktoj. Kaj se peono atingas la finan vicon, ĝi ne promociiĝas aŭ damiĝas. Ĉar ĝi ne rajtas moviĝi malantaŭen, ĝi tiam povas moviĝi nur dekstren aŭ maldekstren. En la ĉina versio, la ruĝaj peonoj nomiĝas "soldatoj" (bīng 兵) kaj la
nigraj estas "banditoj" (zú 卒). | ![]() |
|
![]() La ruĝa ludanto movas la peonon apud la nigran reĝon kaj mat!... ruĝo venkis. |
Reen al la Lingva Superrealejo de Sonja
[ Ads: ]