Daŭdeĝingo

La sankta skribo pri la Vojo kaj la Virto

Atribuita al Laŭzio (3-a jc a.K.)

Interpretita de Sonja Elen Kisa



I

La montrebla vojo ne estas la eterna Vojo;
La direbla nomo ne estas la eterna nomo.

El sennomo kreiĝis la ĉielo kaj la tero;
Kaj nomado estas la patrino de la dek mil estaĵoj.
Do per konstanta mal-esto oni kontemplu la misteron
Kaj per konstanta esto oni vidu la eksteron.

Ĉi du elfluas el la samo
Kaj disiĝas nur per nomo.
Ĉi fonto nomiĝas enigmo.

Enigmo en enigmo --
Pordo al ĉiuj mirindaĵoj.


II

Ĉar la tuta mondo opinias belon bela, ekzistas malbelo.
Ĉar ĉiuj opinias bonon bona, ekzistas malbono.

Esto kaj mal-esto naskas do unu la alian.
Facilo kaj malfacilo kompletigas sin.
Longo kaj mallongo formas unu la alian.
Alto kaj malalto kuŝas unu sur la alia.
Voĉo kaj resono kune harmonias.
Antaŭo kaj posto sekvas sin.

Tial la Saĝulo per ne-agado praktikas
Kaj per ne-parolado instruas.


III

Ne laŭdegu meritulojn, kaj la popolo ne interrivalos.
Ne trotaksu valoraĵojn, kaj la popolo ne ŝtelos.
Ne dismontru enviindaĵojn, kaj la koro ne avidos.

Tial kiam la Saĝulo regas,
Li senŝarĝigas korojn kaj satigas ventrojn,
Malfortigas ambiciojn sed fortikigas ostojn,
Por ke la popolo estu daŭre senruza kaj sendezira,
Por ke oni ne aŭdacu friponi.

Praktiku ne-agadon
Kaj ĉio estos en ordo.


IV

La Vojo estas kiel vasta oceano
Ĉerpebla sed ne elĉerpebla.
Kia abismo!
Ĝi ŝajnas la origino de la dek mil estaĵoj.
Tiel profunda, ke ĉiam restas iom.
Mi ne scias, kies ido ĝi povus esti.
Koncepte ĝi ekzistis antaŭ la dioj.


V

La naturo ne estas humana.
Por ĝi ĉiuj estaĵoj povas vivi kaj morti.
La Saĝulo ne estas humana.
Por li la popolo povas vivi kaj morti.

La naturo estas kiel fajroblovilo
Malplena sed daŭre fekunda
Ju pli ĝi moviĝas, des pli ĝi produktas.

Tamen la naturo ne parolas.
Kiu tro multe parolas, tiu nur laciĝas.
Pli bonas konservi la mezon.


VI

La valspirito estas senmorta.
Ĝi nomiĝas la mistera ineco.
La enirejo de la mistera ineco
Estas la ĝermo de la ĉielo kaj la tero.
Kiel senfina fibro,
Ĝia efiko neniam elĉerpiĝas.


VIII

La plej alta bono estas kiel akvo:
Ĝi bonfaras al la dek mil estaĵoj kaj kontraŭstaras al nenio.
Ĝi fluas eĉ al la malaltaj lokoj, kiujn homoj malamas.
Tial ĝi similas la Vojon.

Bonas por loĝi: la tero.
Bonas por mediti: la profundeco.
Bonas por doni: la humaneco.
Bonas por paroli: la sincereco
Bonas por regi: la ordo.
Bonas por plenumi: la kapablo.
Bonas por agi: la ĝusta momento.

Vere kiu al nenio kontraŭstaras,
Tiun neniu povas riproĉi.


IX

Troplenigu la kalikon
Kaj la vino elverŝiĝos.
Martelu la glavon
Sed la tranĉrando ne longe restos akra.
Salonon plenan de oro kaj jado
Ja neniu povas gvati.
Fieregi pro riĉeco kaj honoro
Nur bonvenigas katastrofon.

Post via faro, retiriĝu.
Tia estas la Vojo de l' ĉielo.


XII

La kvin koloroj blindigas la okulon.
La kvin tonoj surdigas la orelon.
La kvin gustoj difektas la palaton.
Dezirado kaj ĉasado frenezigas la menson.
Postkuri trezorojn forlogas de l' vojo.

Tial la Saĝulo atentas la koron kaj ne la okulon,
Forĵetas la eksteron kaj elektas la internon.


[Ankoraŭ tradukata. Notoj kaj pliaj ĉapitroj aperontaj.]


Pilaj informoj pri taoismo troveblas ĉe la Vikipedio.

Reen al la Superrealejo de Sonja

Sendu komentojn al Sonja.
(Lasta ŝanĝo: decembro 2000)

[ Ads: ]